Social:

RSS:

App:

Radio Vatikana

la voĉo de la Papo kaj de la Eklezio en dialogo kun la mondo

eldono:

PROGRAMOJ EN ESPERANTO

 

+
CELOJ

Trifoje semajne je h. 21h20 laŭ la mezeŭropa tempo (MET) la esperanto-elsendoj de Radio Vatikana informas pri la vivo de la Eklezio kaj agado de la kristanoj en la mondo (karitato, ekumenismo, interreligia dialogo) kaj pri informoj el la monda kroniko, kun speciala atento je humanaj, sociaj kaj kulturaj temoj. Ni ankaŭ proponas la katolikan vidpunkton pri nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj. Ni volonte gastigas, por intervjuo antaŭ niaj mikrofonoj, esperantistojn vizite al Romo.

+
IOM DA HISTORIO

Radio Vatikana gastigas esperanton inter siaj lingvoj, disponigante "antenan spacon" por la elsendoj en la internacia lingvo, prizorgataj de IKUE. Aprile de 1976 esperanto estis aŭdebla en dumnokta (sabato-dimanĉo) muzika programo, temis pri mallongaj bibliaj kaj alispecaj citaĵoj. Ekde la 2an de januaro 1977 surondiĝis la semajnaj elsendoj: komence temis pri unu elsendo semajne, dimanĉe vespere. En 1980 estis aldonita matena 14-minuta elsendo ĵaŭde, kiu poste estis translokita al merkredo. Oktobre de 1998, la 14-minuta elsendo estis limigita al 9-minuta vespera elsendo, sed kun enkonduko de tria elsendo (denove ĵaŭde). La entuta elsendotempo estas 26 minutoj semajne. Krome, dum la jaro okazas ekstervicaj elsendoj okaze de nedimanĉaj festotagoj. Esperanto ĉeestas ankaŭ en la bibliaj legaĵoj de la latinlingva Meso.

 

POR AŬSKULTI NIN PERE DE LA RADIO

DIMANĈE - h 21.20 MET - daŭro 9'20" | MO: 585 kHz

MERKREDE - h 21.20 MET - daŭro 9' | MO: 1260 kHz

ĴAŬDE - h 21.20 MET - daŭro 9' | MO: 1260 kHz

MO= Mezaj ondoj | MET= Mez-Eŭropa Tempo= UTC+1
(ekde la 26a de marto ĝis la 29a de oktobro = UTC+2)

 

POR AŬSKULTI NIN PERE DE SATELITOJ

Dimanĉe
EUTELSAT HOT BIRD 13° EST (Eŭropo) 11804 MHz - Polarizado LVCP - Kanalo E
INTELSAT 325,5° East - 4097.75 MHz - LHCP Polarization

Merkrede kaj ĵaŭde:
EUTELSAT HOT BIRD 13° EST (Eŭropo) 11804 MHz - Polarizado LVCP - Kanalo-2 TelePace
INTELSAT 602,62° East - 4097.100 Mhz - LHCP Polarization

kontaktoj

RADIO VATIKANA - ESPERANTO REDAKCIO
PALAZZO PIO
PIAZZA PIA 3
00120 CITTA' DEL VATICANO

e-poshto: esperanto@vatiradio.va